En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013-2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31-a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin.
La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas:
Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28-a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).
Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2011 kaj 2012) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007-2012, ne estas reelektebla.
Formualro por subteni kandidaton estas elŝutebla ĉe http://www.uea.org/pdf/Kandidatigilo-B.pdf . La uzo de la formularo tamen ne estas deviga, sed subteno per mem vortumita letero aŭ simpla poŝtkarto estas same valida.
Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA (
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1033 (2022-04-17)