Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 484 (2012-12-10)
Pri Esperanto en la UN-Packomitato en Vieno

Esperanto estis prezentita la 28-an de novembro en kunveno de la Packomitato de Neregistaraj Organzaĵoj ĉe la Viena sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. La kunvenon prezidis d-ro Hans Michael Maitzen, la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Vieno. Ĉeestis reprezentantoj de dek du membro-organizaĵoj de la Packomitato. Mag. Bernhard Tuider, kiu estas alia reprezentanto de UEA en Vieno apud d-ro Maitzen, prelegis pri la 125-jara movado por la disvastigo de Esperanto.

En sia referaĵo Tuider reliefigis la koherecon de la paca idealo de la Esperanto-movado kun tiu de la porpacaj grupoj kaj movadoj burĝonintaj antaŭ la Unua Mondmilito. Li precipe elstarigis la kontribuon de la aŭstraj nobelpremiitoj Bertha von Suttner kaj ŝia posteulo-asistanto Alfred Hermann Fried.

Montriĝis, ke Bernhard Tuider tiel bone prezentis siajn tezojn, ke poste dum sufiĉe longa tempo la ĉeestantoj estis spronitaj diskuti pri la temo kun li kaj ankaŭ kun mi, rakontas d-ro Maitzen, daŭrigante: Mi persone aprezas tiun kunvenon kiel tre bonan kontribuon de nia UN-reprezentantaro al la jubileo de la 125-jariĝo de Esperanto.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022