
La eminenta vjetnama esperantisto Dao Anh Kha forpasis la 6-an de decembro
en Hanojo. Li naskiĝis en la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro 1923, kaj
esperantistiĝis en 1947. En 1956 li estis kunfondinto de Vjetnama
Pacdefenda Esperantista Asocio, kies ĝenerala sekretario li estis ĝis
1990. En 1995 VPEA ŝanĝis sian nomon al Vjetnama Esperanto-Asocio kaj
elektis lin honora prezidanto. Ekde 1999 li funkciis ankaŭ kiel konsilanto
de VEA pri trejnado de junaj aktivuloj. Laŭ lia iniciato la 2-a Azia
Kongreso de Esperanto okazis en Hanojo en 1999.
Ekde 1956 Dao Anh Kha gvidis centojn da ĉiugradaj Esperanto-kursoj. Li
estis redaktoro de la bulteno
Informado el Vjetnamio de 1956 ĝis 1975.
En 1957 aperis la duvoluma
Memlernolibro de Esperanto, verkita de li kun
Nguyen Hai Trung. Li estis fekunda tradukisto el kaj al la vjetnama lingvo.
Inter liaj esperantigoj elstaras
Elektitaj poemoj de To Huu (1962),
elektitaj pecoj el
Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Nguyen Trai (1962),
kaj
Tagkajero en prizono (1964) kaj
Versaĵoj kaj prozo (1980) de Ho Chi Minh. Al la vjetnama li
tradukis i.a. verkojn de Ŝekspiro, kaj lia traduko de
Hamleto estis plurfoje
reeldonita. Li verkis poezion ankaŭ originale en Esperanto, kaj artikolojn
kaj eseojn pri literaturaj kaj movadaj temoj. Ekde 1999 li estis
ĉefredaktoro de la kolektiva verko
Vortaro de komparaj proverboj
vjetnama-angla-franca-Esperanto.
En 2001 Dao Anh Kha estis elektita kiel Honora Membro de UEA kaj en 2004
li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto.