Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 485 (2012-12-20)
Ankaŭ veteranoj en Facebook

Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis en la ĵusa Zamenhof-Tago ankaŭ Veterana Esperantista Klubo (VEK). De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.

VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al vek@.spamaĵo?co.uea.org aŭ paperpoŝte al la Centra Oficejo de UEA, kun mallonga priskribo pri sia esperantistiĝo aŭ eĉ pli ampleksa rakonto pri sia esperantista agado. Membreco estas senpaga, sed oni povas pagi libervolan kotizon al la UEA-konto de VEK (vekx-k). La kotizo egalas al tiu de Membro kun Gvidlibro de UEA laŭ la tarifo por la koncerna lando.

Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.

El Gazetaraj Komunikoj

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)

Sciigu al la tuta mondo pri via agado - ne nur rete, sed ankaŭ papere!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 670 (2017-02-16)

Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 563 (2014-12-13)

4500 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)

Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 515 (2013-09-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022