Sub la titolo Esperanto kaj aliaj lingvoj – kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj aperis la Aktoj de la 31-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en la jaro 2008. La 122-paĝan volumon redaktis d-ro Detlev Blanke, kiu siatempe ankaŭ gvidis la aranĝon. Esperantologia Konferenco de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en 1978.
Krom antaŭrimarkoj de Detlev Blanke kaj la enkonduko Esperantologio – la vojo antaŭen de direktoro de CED Humphrey Tonkin, la volumo enhvas ĉiujn prelegojn faritajn en la konferenco. Temas pri:
Probal Dasgupta: Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado;
Nino Vessella: Esperanto kompare kun la sŭahila lingvo;
Věra Barandovská-Frank: La korelativoj en Esperanto kaj en kelkaj
hindeŭropaj lingvoj;
Detlev Blanke: Vortfarado en la germana kaj Esperanto – kelkaj
komparoj;
Ziko van Dijk: Esperanto kaj aliaj malfortaj lingvoj en Vikipedio;
Zlatko Tišljar: "Komparo inter soci-identeca rolo de la serbokroata
lingvo kaj de Esperanto"; Aleksandro S. Melnikov: Lingvistikaj premisoj
por lingvokreumado spegule de luda komunikado kaj vortludoj en la rusa
lingvo kaj Esperanto;
Davide Astori: Kies lingvo estas Esperanto?.
Esperanto kaj aliaj lingvoj kostas 16,50 eŭrojn (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto je 6%; triona rabato ekde 3 ekz.). Plu haveblaj estas ankaŭ la Aktoj de jenaj Esperantologiaj Konferencoj:
Lingvaj kaj historiaj analizoj (Vilno 2005, red. D. Blanke; EUR
12,90);
Esperantologio kaj la Interreto (Florenco 2006, red. B. Wennergren; EUR
9,90);
Aziaj kontribuoj al esperantologio (Jokohamo 2007, red. U. Lins; EUR
9,90);
Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono (Bjalistoko 2009, red. Ch. Kiselmann; EUR 9,90);
Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco (Havano 2010, red. Ch.
Kiselman; EUR 16,50);
Pioniroj de la Internacia Lingvo (Kopenhago 2011, red. D. Blanke; EUR
9,90).
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
Komenciĝis simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton: pli ol 700 homoj jam aliĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 945 (2021-04-20)
Internacia Tago de Tradukado: pledoj de UEA ĉe UN pri valorigo de lingva diverseco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 759 (2018-09-30)
La danĝera lingvo en nova eldono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 621 (2016-07-15)