La 44-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) ĵus komenciĝis kaj daŭros ĝis la 15-a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj. Nome de UEA en la konferenco partoprenas Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI kaj membro de la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj fariĝis parto de la oficiala programo de la Laborgrupo pri Instruista Trejnado.
La PowerPoint-prezentado de Kóródy montris la mondskalajn agadojn de UEA kaj ILEI, analizis la malfacilaĵojn oferti klerigajn servojn al dise vivanta klientaro kaj rakontis pri la vasta uzado de la retejoj lernu.net kaj edukado.net. La publiko sekvis kun intereso la raporton pri la KER-ekzamenoj pri Esperanto, pri la specialaj klerigofertoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj de Reta Instruista Trejnado (RITE) gvidata de Katalin Kováts, kaj pri la Modula Instruista Trejnprogramo (MITE) de ILEI. En la kunsido partoprenis ankaŭ du reprezentantoj de la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario, kun kiu UEA kunlaboras kiel ĝia ekskluziva internacia partnero en la tereno de Esperanto-ekzamenado.
En la lasta tago, vendredo, la konferencon salutos Ferran Mascarell,
ministro pri kulturo de Katalunio, kaj okazos fakprelegoj pri la konferenca
ĉeftemo, Lingvotestado por subteni enmigradon kaj integriĝon –
diversaj aliroj al komuna afero.
Dum la 99-a UK en Bonaero okazos la 67-a sesio de la Internacia Kongresa
Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj
personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2014-02-28 al la
sekretario de IKU rete (
Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de UEA.
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)
Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)
UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)
Kurso pri parolarto “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” ofertita de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 957 (2021-06-28)