Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2014:
Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
De dek kvar jaroj Unesko kaj ĝiaj partneroj festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Ĉie en la mondo estas organizataj aktivaĵoj, konferencoj, koncertoj, seminarioj, por prilumi la gravecon de la lingva diverseco kaj multlingvismo.
La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo. La agnosko de lokaj lingvoj permesas al pli da personoj sin esprimi kaj aktive partopreni en la komuna vivo. Tial Unesko faras ĉion eblan por progresigi la harmonian kunvivadon de la 7000 lingvoj parolataj de la homaro.
En tiu ĉi jaro ni speciale direktas nian atenton al la temo Lokaj lingvoj por tutmonda civitaneco: la scienco en la fokuso, por montri kiom lingvoj ebligas la aliron al scio, ties transdono kaj plureco. Male al onidiroj, la lokaj lingvoj estas perfekte kapablaj transdoni la plej modernajn sciencajn sciojn en matematiko, fiziko, teknologio ktp. Agnoski tiujn lingvojn signifas ankaŭ malfermi la pordon antaŭ granda kvanto da diversaj tradiciaj konoj sciencaj ofte ignorataj, kaj pliriĉigi niajn konojn.
Lokaj lingvoj estas la pli granda parto de la parolataj lingvoj de nia planedo en la kampo de sciencoj. Ili estas ankaŭ la pli minacataj. Ekskludi lingvojn signifas senigi iliajn parolantojn je ilia fundamenta homa rajto pri akiro de sciencaj konoj.
Samtempe, la alproksimiĝo de popoloj en "mondan vilaĝon" eĉ pli necesigas la strebadojn por interkultura kompreno kaj dialogo. En la hodiaŭa mondo la normo estas uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda. Tiu diverseco lingva kaj kultura estas probable nia plej granda ŝanco por la futuro: por kreemo, novigo, inkluziveco. Ni ne malŝparu ĝin.
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kontribuis jam de pli ol jardeko al la valorigo de la diversaj roloj de lingvoj en la formado de la pensmanieroj en larĝa senco, kaj al la konstruo de monda civitaneco, kie ĉiu havas la rimedojn por kontribui al la vivo kaj al la defioj de la socioj. Mi alvokas ĉiun membroŝtaton de Unesko, la Internacian Organizaĵon de la Francparolantaro, asociitan al ĉi tiu tago en 2014, la aktivulojn de la civila socio, la edukistojn, la kulturajn asociojn kaj la amaskomunikilojn fari sian maksimumon por daŭre subteni lingvan diversecon en la interesoj de paco kaj daŭrigebla evoluo.
Tradukis Stefano Keller, Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
Ni troviĝas sojle de la 45-a Semajno de Internacia Amikeco. Ekde la komenco simbolis ĝin grafika bildo de interplektiĝantaj manoj kaj la devizo Amikeco trans limoj. Temas pri limoj naciaj, rasaj, lingvaj, kulturaj, politikaj kaj religiaj. Ekde la komenco la Semajno estis la okazo organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco kun ĉiu, eĉ plej fore kaj izolite loĝanta esperantisto. Kiel skribis la ideodoninto de la Semajno, la sveda aktivulo kaj plurjara prezidanto de UEA Erik Carlén, ni ne nur bele vortumas la ideon, ni ankaŭ volas konkretigi ĝin per agoj ĉe esperantistoj kaj ĉe aliaj (uea.org/teko/sia).
Dum multaj jaroj okaze de la Semajno en la esperantista medio estis interŝanĝataj poŝtkartaj salutoj inter individuoj kaj grupoj, etaj donacoj. Nuntempe ne tiom cirkulas poŝtkartoj, sed ĉiam pli la Semajno servas por organizi eventojn, kiuj malfermas esperantistojn, iliajn grupojn kaj klubojn al la ekstera mondo. Kompreneble necesas prepari sin al tio kaj plani tiajn renkontojn. Sed eĉ tiuj, por kiuj la Semajno de Internacia Amikeco ne gravuriĝis aparte kiel evento en ilia agadplano, ĝia 45-a okazigo povas ja tion ŝanĝi.
Okaze de la nunjara Semajno, komenciĝanta la 17-an kaj daŭronta ĝis la 23-a de februaro, ligu kontakton kun esperantistoj en urboj ĝemelaj, partneraj al la via. Ne nur por saluti, sed ankaŭ por proponi kunlaboron – interŝanĝon de informoj pri la reciproka agado; realigon de komunaj projektoj, de reciprokaj vizitoj. Sukcesaj rezultoj de tiuj kontaktoj sekve pravigos kontakti viajn urbajn instancojn respondecajn pri la ĝemelaj, partneraj kontaktoj por informi pri via agado kaj por starigi pere de Esperanto ĝemelajn kontaktojn tie, kie ili ankoraŭ ne ekzistas.
La devizo, ke Esperanto estas lingvo de amikeco, ricevos fortan emfazon kaj konkretan formon!
Pri la rezultoj nepre informu s-ron Wu Guojiang (
Amikajn salutojn lige kun la Semajno de Internacia Amikeco!
Barbara Pietrzak
Estrarano de UEA, membro de la teamoj Movado kaj Mondo
Alvoko al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 915 (2020-11-26)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 889 (2020-06-25)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)