Praktike sama restis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10019 (-38). La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 14922 (-181). Malpli-ol-30-jaraj estis 330 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-65). Krome estis 1660 junaj aligitaj membroj (-48). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1990 membrojn (-17).
La revuo Esperanto de UEA havis 2968 pagitajn abonojn (-163) kaj Kontakto de TEJO 601 (-101).
La Estraro de UEA celas firme meti finon al la malkresko kaj jam povas ĝoji pri bona komenco. Kvankam en jaro de malgranda UK kotizas malpli da tiuj, kiuj membriĝas por profiti de rabato ĉe aliĝo al UK, fine de marto jam estis cento da membroj pli ol je la sama dato en 2013. Tio indikas, ke la fina nombro ĉi-jare denove superos 5000. Por certigi eĉ pli fortan kreskon oni pliefikigos la membrovarbadon, enplektante en ĝi ankaŭ komitatanojn kaj delegitojn de UEA. Jam en Rejkjaviko la Estraro krome rajtigis la Centran Oficejon plidensigi la reton de perantoj. La CO ne plu estas ligita al la principo de unu peranto en unu lando, sed ĉiu agema individuo, klubo aŭ alia organizaĵo rajtas iĝi peranto kaj ricevi procentaĵon de la peritaj kotizoj. (Interesatoj kontaktu la CO.)
Membro-aliĝilo de UEA/TEJO: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1033 (2022-04-17)