Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 540 (2014-04-10)
4500 ŝatas UEA en Facebook

La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") atingis 4500 la 10-an de aprilo. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

Kun 651 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (398). Pli ol 100 shatantoj estas ankaŭ en Francio (231), Hispanio (205), Italio (201), Pollando (195), Meksiko (147), Germanio (134), Rusio (118), Argentino (115) kaj Litovio (101).

En la statistiko de urboj Rio-de-Ĵanejro tenas la unuan lokon kun 77 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 74 ŝatantoj. Sekvas Vilno (65), Bonaero (44), Budapeŝto kaj Meksikurbo (po 40), Hanojo kaj Moskvo (po 38), Parizo (36), Barcelono (33), kaj Braziljo, Santiago de Ĉilio, Seulo kaj Varsovio (po 31).

La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la ŝatantoj estas viroj kaj 27% virinoj (la sekso de 2% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 31% virinoj (sekso de 3% ne konata).

Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 59,5% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (40,5% aĝas malpli ol 35 jarojn; 19% estas 35-44-jaraj). Krome, 18% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 12% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 10% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 0,5%.


N-ro 540 (2014-04-10)
Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo

Kvar filmitaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en la 97-a UK en Hanojo en 2012 aldoniĝis al la kolekto de la Reta Kinejo de UEA en YouTube. Ĉiuj filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.

Du prelegoj temas pri arto. Sub la titolo Movado aŭ kulturo? (53’) prof. Humphrey Tonkin traktas la ideologian bazon de la Esperanto-poezio, dum Jonathan Cooper parolas pri Moderna arto: kio ĝi estas kaj de kie ĝi venas? (2-a parto, ambaŭ kune 51’). D-ro Jukka Pietiläinen havas ĵurnalistikan temon, Novaĵoj translimen (57’), sub kiu li analizas la geografian strukturon de internaciaj novaĵoj. Kiu kontrolas la registarojn de la mondo? demandas d-ro Gábor Márkus , priskribante mekanismojn en diversaj landoj por kontroli la funkciadon de ties registaroj.

En la retejo de IKU troviĝas listo de ĉiuj prelegoj, kies filmregistaĵo estas videbla en la Reta Kinejo. La tekstoj de la prelegoj estas publikigitaj en la t.n. IKU-libro (tiuj de la supraj prelegoj ĉi tie; papera eldono ĉi tie). 

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Kurso pri parolarto “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” ofertita de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 957 (2021-06-28)

Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022