Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj
al daŭripova estonteco;
Konstatinte,
ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,
ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,
kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;
Alvokas
ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;
Deklaras,
ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas
kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos
sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture,
konservas diversecon, pacon kaj justecon.
POEZIO:
Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio;
Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio;
Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio.
Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.
PROZO:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Adiaŭo de Amir Naor el Israelo;
Tria premio: Tri virinoj, tri destinoj de Ewa Grochowska el Francio;
Honora mencio: Kristnaska nokto de Paulo Sérgio Viana el Brazilo ;
Honora mencio: La akacia parfumo de Lenke Szász el Rumanio.
Partoprenis 21 verkoj de 14 aŭtoroj el 10 landoj.
ESEO:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Poezio en interreto – nova poezio? de Paulo Sérgio Viana el Brazilo;
Dua premio: Morto… kaj vivo en Amherst, Masaĉuseco de Steven Brewer el Usono.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj
TEATRAĴO:
Honora mencio: La oka pordo de Luiza Carol el Israelo
Partoprenis 3 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj
INFANLIBRO DE LA JARO 2013:
Eldonejo Grafokom, Kroatio por Padma, la eta dancistino.
Partoprenis 8 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)