Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al s-ro Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj. Dum la anonco pri la decido de la Estraro en la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro Esperanto per rekta metodo, aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. La libro estas akompanata de modernaj metodikaj helpiloj kaj didaktika materialo.
Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li en alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.
La premio konsistas el monsumo de 1150 usonaj dolaroj. Marjorie Boulton
ricevas ĝin kiel rekonon pro sia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn
pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo, kiel ekzemple la poemarojn Kontralte, Eroj kaj aliaj poemoj, Rimleteroj (kun William Auld) kaj Du el (kun Poul Thorsen); la novelaron Okuloj;
la dramkolekton Virino ĉe la landlimo; la biografion Zamenhof,
aŭtoro de Esperanto; la biografian-literaturan studon Poeto fajrokora:
la verkaro de Julio Baghy; kaj la popularan progresigan legolibron Faktoj kaj
fantazioj.
Marjorie Boulton estas membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de la Akademio Literatura de Esperanto.
En la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero estis anoncitaj la nomoj de 11 ĉi-jaraj ricevantoj de Diplomo pro Elstara Agado kaj de Diplomo pro Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.
Diplomo pro Elstara Agado: Diplomo pro Elstara Arta Agado:
Sten Johansson (Svedio) pro verkista kaj eldona agado;
Dmitrij Ŝevĉenko (Rusio) pro eldona agado;
Bertilo Wennergren (Germanio) pro kontribuo al la Esperanta rokmuziko;
Eugène de Zilah (Francio) pro verkista agado kaj eldonado de la revuo La Gazeto.
Staĝado ĉe Unuiĝintaj Nacioj: informo de la Novjorka Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1011 (2022-01-23)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
Unueco, espero, amikeco: nia vojo en 2022, bondezira mesaĝo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1007 (2022-01-03)
Mikaelo Bronŝtejn: unua laŭreato de la Akademio de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1002 (2021-12-15)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)