La Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60-an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.
La 10-an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. Jam du tagojn pli frue, la Organizo starigis konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA), la ĉefa tutmonda organizo de la subtenantoj kaj uzantoj de la lingvo.
De tiu tempo, la Esperanto-movado ludas aktivan rolon inter la neregistaraj organizoj kunlaborantaj kun Unesko kaj UN. Aparte sur la kampoj de lingvaj rajtoj, la rajto de komunikado, edukado por paco, kaj interkultura dialogo, UEA fariĝis konata kaj respektata kunaganto en tiuj medioj. Nelaste pro tiuj kontribuoj, Unesko en 1985 akceptis duan rezolucion, per kiu ĝi denove rekonis la potencialon kaj jamajn atingojn de la uzo de Esperanto kiel ilo de internacia kompreniĝo. La dua rezolucio aparte notis la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado.
Okaze de la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio, la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, verkis koncizan deklaron, kiu resumas la signifon de la kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj Unesko. Esperanto estas ne nur teknika rimedo de komunikado, li atentigas, sed kultura kaj eduka projekto, celanta daŭripovan kaj justan mondan socion. Ĉar la procezo de tutmondiĝo minacas la homan diversecon, egalecon kaj justecon, hodiaŭ la streboj de Unesko kaj de la esperantistoj estas same aktualaj kaj urĝaj, kiel antaŭ 60 jaroj.
Laŭ la decido de la Komitato de UEA en Bonaero, d-ro Fettes nun realigas kun siaj kolegoj en la Estraro tutjaran programon por festi la datrevenon kaj reliefigi la multajn ligojn inter la agadoj de la Esperanto-movado kaj la laboro de Unesko. Kulmino de la Jaro Montevideo 60 estos la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lillo, Francio.
Por scii pli:
Tekstoj de la rezolucioj de Unesko pri Esperanto
Programero en Pola RetRadio pri la Montevidea rezolucio kaj rilatoj de UEA kun Unesko
Deklaro de UEA okaze de la 75-a Internacia datreveno por la Holokaŭsto, 27 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 844 (2020-01-23)
Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 770 (2018-12-10)
Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 756 (2018-09-19)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)
Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 588 (2015-09-27)