Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 584 (2015-08-04)
UEA premiis dek du elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

Diplomo pri Elstara Agado:

Richard DELAMORE (Aŭstralio) pro la realigo de la reta Esperanto-Televido;
DOI Chieko (Japanio) pro longtempa redaktado de "Esperanto en Azio";
Ilona KOUTNY (Pollando) pro la gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato A. Mickiewicz en Poznano;
Birthe LAPENNA (Danio) pro konservo de la la materialoj pri la Montevidea rezolucio k.a. dokumentoj de Ivo Lapenna ĉe la Dana Ŝtata Arkivo;
Ĵak LE PUIL (Francio) pro la eldonado de la revuo "La KancerKliniko" ekde 1976;
Ana MANERO (Hispanio) pro la gvidado de la projekto Bitoteko de Hispana E-Federacio;
Chuck SMITH (Germanio) pro la realigo de la Esperanto-kurso en Duolingo;
László SZILVÁSI (Hungario) pro informa kaj ĵurnalisma Esperanto-agado;
Francisco L. VEUTHEY (Nederlando) pro la realigo de 75 filmoj por la Reta Kinejo de UEA;
Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia pro la organizado de Esperanta Filmfestivalo.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Rogener PAVINSKI (Brazilo) pro kontribuado al la muzika E-kulturo;
WANG Chongfang (Ĉinio) pro esperantigado de ĉina literaturo kaj pro vortara laboro;

El Gazetaraj Komunikoj

UEA diplomis 8 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 697 (2017-07-30)

UEA diplomis 14 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 630 (2016-08-01)

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

UEA premiis dek unu elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

La 14-a FAME-premio al Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer
Gazetaraj Komunikoj n-ro 527 (2013-12-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020