Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 589 (2015-10-08)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja;
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2015. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn – en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro – oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, prefere retpoŝte al la adreso: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it; aŭ se ne eble, papere al la adreso: viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la libro al la adreso de Michela Lipari kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Limdato: 31-a de marto 2016.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj en 2015 estas legeblaj en la volumo Belarta rikolto 2015, eldonita de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkrusoj en 1950 troviĝas ĉi tie.

El Gazetaraj Komunikoj

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)

Premiitoj de la 70-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 813 (2019-07-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020