Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 593 (2015-11-16)
Forpasis Lucija Borčić (1921-2015)

La 14-an de novembro forpasis en Zagrebo Lucija Borčić, Honora Membro de UEA. Ŝi naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje sur la insulo Vis. Ĝis sia emeritiĝo ŝi laboris kiel oficisto de la Plastikarta Asocio de Kroatio. Ŝi lernis Esperanton en 1940 kaj ekde 1946 aktive partoprenis en la movado, plenumante diversajn funkciojn loke kaj nacie, precipe animante la Esperanto-Societon "Bude Borjan" en Zagrebo, en kiu ŝi estis komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto. Ŝi ankaŭ ofte gvidis kursojn laŭ sia propra rekta metodo, prelegis kaj aktoris.

Borčić estis sekretariino de la 38-a UK en Zagrebo (1953). Membro de UEA ekde 1948, ŝi estis vicdelegito en Zagrebo 1952-1961 kaj 1980-2010, kaj fakdelegito pri turismo 1980-1984. Ŝi estis membro de la Akademio Literatura de Esperanto kaj de ĝia antaŭulo Esperantlingva Verkista Asocio.

En Borčić la kroata literaturo perdis sian plej fekundan esperantiganton. Ŝi tradukis Kantoj de l’silento de Zora Heide (kun I. Borovečki kaj E. Lapenna; 1984), La bluoj de Vesna Parun (1999), Lumo kaj ombro de Ivan Golub (kun M. Belošević kaj Z. Heide; 2009), kaj verkojn de multaj aliaj aŭtoroj por antologioj kaj revuoj. Propran orginalan poezion ŝi publikigis en la kolekto Pulsas la viv'; poemoj 1997-2001 (2001). Ŝi tradukis ankaŭ fakan literaturon, i.a. Socialisma memmastrado de E. Kardelj (1986) kaj Mi resanigis PPPetron de P. Čimbur (1995). Kiel vortaristo ŝi aŭtoris Granda vortaro Esperanta-kroata (2008) kaj Granda vortaro kroata-Esperanta (2009), kun resp. 42 000 kaj 57 000 leksikaj unuoj la plej ampleksaj Esperanto-vortaroj por kroatoj.

Pro siaj elstaraj meritoj Lucija Borčić estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la 86-a UK en Zagrebo (2001).

Vd. ankaŭ en Vikipedio

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021