Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 599 (2015-12-07)
Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos ses komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) difinas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 29-a de februaro 2016. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du antaŭaj jaroj (t.e. 2014 kaj 2015) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2010-2015, ne estas reelektebla.

Por subteni kandidaton oni povas uzi tiucelan formualron. Ĝia uzo tamen ne estas deviga, sed subteno per mem vortumita letero aŭ simpla poŝtkarto estas same valida.

Se ne estos pli ol ses kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos ses komitatanojn B per poŝta balotado.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

 

 

El Gazetaraj Komunikoj

Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 991 (2021-10-23)

Elektoj en UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 801 (2019-05-10)

Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)

Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 766 (2018-11-19)

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 608 (2016-03-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021