Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 600 (2015-12-29)
UEA invitas volontulojn

Iĝu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj kunlabori en la tutmonda medio. La maksimuma daŭro de la volontulado dependas plej forte de la vizaj kondiĉoj, kiel minimumo estas preferinde, ke la volontuloj restu almenaŭ 2 monatojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

La laboro povos konsisti ekzemple el:

• reprezentado kaj informado dum kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
• subteno de la organizado de kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
• ĵurnalistaj aktivaĵoj: uzo de sociaj retoj kaj aliaj iloj por plibonigi la informfluon;
• prizorgi kontaktojn kun membroj, partneroj kaj la ĝenerala publiko;
• asisto en projektmastrumado;
• prizorgo de la arkivoj kaj biblioteko;
• kunlaboro kun la estraranoj kaj aliaj aktivuloj de UEA;
• individuaj projektoj komencitaj de la volontulo;
• tenado de kontakto kun la loka komunumo;
• kreado, prizorgado de retejoj;
• partopreno en la preparado de diversaj gazetaraj materialoj.

La ideala kandidato:

• havu bonan (almenaŭ C1-nivelan) scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan); scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata;
• estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp);
• estu preta aktive kunlabori kun aliaj aktivuloj.

La volontuloj eklaboros plej frue en majo 2016 por prefere unu jaro, tamen eblas interkonsenti pli malfruan komencon (ĝis septembro), kaj ankaŭ pli mallongan volontuladon. Ili ricevos poŝmonon kaj manĝmonon.

Se vi volas kandidatiĝi, sendu retpoŝte (volontuloj@.spamaĵo?co.uea.org) jenajn dokumentojn (en Esperanto):

• vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp);
• motiviĝan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli, kiaj taskoj estas plej proksimaj al vi, plej entuziasmigas vin, kaj kiam vi povos komenci la volontuladon);
• informon pri la viza situacio de la kandidato por volontuli en Nederlando;
• laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj;
• laŭeble rekomendletero(j)n, ekz. de landa Esperanto-organizaĵo.

La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 10-a de januaro 2016, ĝis la 23:59 laŭ la horzono de la Centra Oficejo. Do, ne maltrafu la ŝancon!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, ne hezitu demandi (volontuloj@.spamaĵo?co.uea.org)!

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)

UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021