Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 620 (2016-07-13)
"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj

Jam kolektiĝas la konkursaĵoj por la dua konkurso de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”. La limdato estas la 30-a de novembro 2016, kaj aprile​ 2017 en la ĉina urbo Hangzhou okazos la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo “TEO KAJ AMO”. En ĝi la premiotoj senpage partoprenos, sendepende de la loko kie​ ili loĝas en la mondo.

La konkurso celas disvastigi Esperanton kaj riĉigi la ​Esperanto-kulturon: 10 premiitajn filmojn de la unua konkurso eblos spekti ekzemple dum la UK en Nitro. Ni esperas per la konkurso malkovri pliajn talentajn personojn kaj ni bonvenigas vian helpon en la reklamado kaj varbado, por la plej kvalita kaj riĉenhava okazigado.

Por helpi disvastigi la informojn, ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ elŝuteblas la regularo de filmkonkurso “Teo kaj Amo” jam en 19 lingvoj, inter ili kompreneble ankaŭ en Esperanto.

Kontaktadreso: perfectgoja@.spamaĵo?163.com.

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)

Filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo": rezultoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 851 (2020-02-28)

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 822 (2019-09-10)

Alvoko por filmi la 103-an UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 739 (2018-07-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020