Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 621 (2016-07-15)
La danĝera lingvo en nova eldono

Unu el la plej famaj verkoj pri la Esperanto-historio, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aperis ĉe UEA en nova, reviziita eldono ĝustatempe por prezento en la 101-a UK en Nitro. Ĝi estos havebla ankaŭ en la SAT-kongreso en Herzberg kaj mendebla ĉe la Libroservo de UEA.

Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la nazia Germanio kaj en Soveta Unio sub Stalin. En sia detale dokumentita kaj riĉe ilustrita libro la germana historiisto Ulrich Lins montras, ke Hitler kondamnis Esperanton kiel ilon por la mondregado de judoj kaj ke Stalin, likvidante la revolucian internaciismon, subpremis la Esperanto-movadon kaj kaŭzis al ĝiaj anoj grandan suferadon kaj eĉ morton.

La unua eldono de La danĝera lingvo aperis en 1988 ĉe la germana eldonejo Bleicher kaj kiel represo ĉe Progreso en Moskvo en 1990. Aperis tradukoj en la germana, itala, japana, rusa, litova kaj korea; baldaŭ aldoniĝos ankaŭ angla eldono. Por la nova Esperanto-versio la teksto estis plene reviziita kun utiligo de fontoj, kiuj iĝis alireblaj nur post la germana reunuiĝo kaj la disfalo de Soveta Unio.

La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Ulrich Lins. Kovrilo kaj ilustraĵoj: Francisco L. Veuthey. UEA, 2016. 375+24p. Prezo: 18,00 EUR (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

En la reta katalogo: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9318

El Gazetaraj Komunikoj

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)

2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020