Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 633 (2016-08-24)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

En la Nitra UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

La unua premio (700 us.dolaroj) iras al Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ili ricevas ĝin pro sia komuna verko Historio de la esperanta literaturo. Tiun verkon, kiun Tazio Carlevaro en Heroldo nomis enciklopedio de la Esperanta kulturo, la ĵurio de FAG opinias impona, ne baldaŭ superota prezento de la originala beletro en Esperanto.

La duan premion (300 us.dolaroj) ricevas Hispana Esperanto-Federacio pro „Bitoteko“, sia elektronika biblioteko, per kiu ekde 2013 elstaraj verkoj estas facile kaj senkoste alirebligataj al la publiko – laste, okaze de la 400-a datreveno de la morto de Miguel Cervantes, Donkiĥoto en la traduko de Fernando de Diego.

Premio de 150 us.dolaroj estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado. Li kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj, kiuj atentinde riĉigas la interkulturan dialogon. La ĵurio per sia decido ankaŭ volas kuraĝigi lin, ke li plue levu sian voĉon inter la esprimantoj de nia originala beletro.

El Gazetaraj Komunikoj

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020