Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 643 (2016-10-27)
Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102-a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.


La nuntempa amasa turismo kreskis el ideoj kaj entreprenoj, kiuj formiĝis en la sama epoko kiel Esperanto, komentas Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Ĝi havas grandan potencialon interproksimigi homojn, sed ĝi povas ankaŭ esti medi- kaj kultur-detrua. En tempo, kiam la mondo serĉas daŭripovajn solvojn por siaj problemoj, la ligiteco inter tutmonda komunikado kaj tutmonda vojaĝado fariĝis grava demando.


Laŭ la statistiko de UN, preskaŭ dekono de ĉiuj laborpostenoj tutmonde rilatas al turismo. La signifo de tiu ekonomia sektoro estas ofte subtaksata, laŭ la Ĝenerala Sekretario de la Monda Turisma Organizo, Taleb Rifai. Precipe en la ekonomie plej malfortaj landoj, la disvolvo de daŭripova turismo povus esti efika rimedo en la streboj por forigi akutan malriĉecon – la unua el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), kiuj nun gvidas la laboron de UN. Ankaŭ ĉe aliaj el la CDE, ekzemple Celo 8, pri ekonomia evoluo, Celo 12, pri daŭripovaj konsumado kaj produktado, kaj Celo 14, pri protektado de la oceanoj, turismo starigas samtempe grandajn problemojn kaj grandajn ŝancojn.


En sia rezolucio proklamanta la Jaron, la Ĝenerala Asembleo de UN aparte substrekis la kulturan signifon de turismo por nutri pli bonan interkompreniĝon inter la popoloj ĉie, por pligrandigi la konscion pri la riĉa heredaĵo de diversaj civilizacioj, kaj por disvolvi pli profundan aprezon de la propraj valoroj de diversaj kulturoj, tiel kontribuante al la plifortigo de paco en la mondo. Tiuj ideoj, tiel proksimaj al tiuj de la esperantistoj, substrekas la valoron de pli vasta kleriĝado, diskutado kaj agado pri daŭripova turismo — ne nur en la 102-a UK mem, sed ankaŭ en pli longa perspektivo.


Nia movado konsistas el homoj scivolemaj pri aliaj landoj kaj kulturoj, kiuj volas renkonti la lokanojn en rilatoj de egaleco, klarigas Fettes. Tio estas jam valorega kontribuo al la koncepto pri daŭripova turismo. Ni povus tamen fari multe pli por disvolvi la edukan kaj medikonscian flankojn de la turismo en Esperanto. Mi esperas, ke la kongreso en Seulo helpos inspiri novajn ideojn kaj novajn iniciatojn sur tiu kampo.

El Gazetaraj Komunikoj

Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 683 (2017-05-12)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 674 (2017-02-22)

UEA invitas prelegi en la 70-a IKU-sesio en Seulo: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 666 (2017-01-27)

S​ubteneblo por partopreni la UK-on​ en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 657 (2016-12-14)

Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 656 (2016-12-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020