Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 661 (2016-12-19)
Partoprenu, subtenu la 46-an Internacian Infanan Kongreseton

La 46-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22-a ĝis 29-a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko.


La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon por krei ludojn pri koloraj kulturaĵoj, vestoj, manĝaĵoj, landoj... en plenkolora mondo. Ĉirkaŭ deko da gvidantoj el 4 landoj aktive preparas riĉan programon.


Se vi partoprenos en la Seula IIK, vi povos ĝui koreajn tradiciajn kulturojn, ĝui Esperanton per interesaj metodoj, amikiĝi kun multaj aziaj geesperantistoj, renkonti kaj Koreion kaj la tutan mondon.


Malgraŭ la vasteco de la tuta areo, inkluzive de granda ĝardeno kun promenvojoj, la Junulara Gastejo Bongdo povas akcepti NUR ĉirkaŭ 55 personojn. Bonvolu urĝi vin por aliĝi al la Seula IIK. La teamo atendos vin kun varma bonvenigo.


Bv. aliĝi pere de la retejo: bertosch.free.fr/iik2017


Vi povas kontribui al la estonto de nia movado ankaŭ instigante la partoprenon de infanoj/adoleskuloj el nepagipovaj landoj al la IIK, ekzemple per mona donaco al la kongreseto (UEA-konto: Adoptaj Gepatroj) aŭ per aligo de iu konatuleto al la kongreseto.


La respondeculo, Sonĝanta (SHIN EUN SOOK) salutas vin.

Bonvenon en la Seula IIK!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020