Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 664 (2017-01-18)
Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA

La celo de la laboro, por kiu ni atendas kandidatiĝojn

Nova, plene integrite kaj uzantamike funkcianta retejo de UEA. Pli detale

Detale:

La nova retejo de UEA konsistos el 3 sub-retejoj:

  1. La plene publika parto: por ĉiu retvizitanto estas videbla sen ke oni estas ensalutinta. Ĝi donas novaĵojn kaj permesas trovi informon pri UEA. Ĝi ankaŭ permesas iĝi membro de la asocio aŭ aliĝi al kongreso, aĉeti de la libroservo.
    1. plusoj:
      1. eblo por la landaj kaj fakaj asocioj krei simplan retpaĝon kiu prezentas al la publiko ilian asocion (fakan aŭ landan). Eventuale ĝi povu permesi skribi "novaĵojn" el la asocio, kunligi ĝin kun la sociaj retejoj ofte uzataj de la asocio.
      2. eblo facile krei, rekrei aliĝilojn, kiujn la diversaj evento-organizantoj povas uzi, tiel ŝparante tempon por ili rilate al la evento-organizado
  2. La membra parto: parto videbla post ensaluto de la uzanto kaj donanta alirojn al ĉiuj UEA-membro-servoj:
    1. La revua elŝutejo
    2. La libroelŝutejo
    3. La agordoj de personaj datumoj (kun kontrolo de administrantoj)
    4. La kapablo sekvi sian uea-konton kaj fari ĝiron (kun kontrolo de administrantoj)
    5. La delegita reto
    6. La reta jarlibro/gvidlibro
    7. Retmesaĝado
  3. La administra parto: videbla por la oficistoj, kunlaborantoj de UEA kaj la perantoj
    1. Ĝi permesu administri :
      1. la membrojn (validigi aktualigon de datumoj, serĉi tra ili….)
      2. la kongresojn kaj tie la specifajn mendojn
      3. la spezfoliojn
      4. la statistikojn
      5. la librotenadon
      6. la libroservon (katalogo kaj stoko)
      7. ĉiuj ŝanĝoj estu konservitaj, kiu faris kaj kion
    2. Ĝi devas scipovi ĉion, kion la nunaj sistemoj scipovas (interalie la eblon doni diversajn administrajn rajtojn al diversaj uzantoj, alŝuton de pdf-oj).

La bazo de la administra parto estos proponita de la Centra Oficejo mem. Vi helpos realigi ĝin, aldoni la necesajn kromprogramojn kaj konekti ĝin al la reteja parto kaj interna datumbazo.

 

La 3 partoj devas kune funkcii, ili devas interagi kun samaj datumoj.

 

La finrezulto estu ĝenerale:

  1. uzantamika kaj taŭge desegnita kaj por uzantoj per poŝtelefono kaj per komputilo
    1. la retejo aspektu taŭge por moderna neregistara organizo, kun longa, fierinda historio
  2. adaptebla al ontaj bezonoj, estu eblo poste aldoni diversajn modulojn laŭeme
  3. facile adaptigebla al diversaj sistemoj (ekzemple al sociaj retejoj) tiel ke la ĝisdatigaj laboroj estu facile aŭtomatigeblaj
  4. estu kohereco kaj homogeneco inter niaj servoj
  5. helpa por faciligi la laboron de la kunlaborantoj: ekzemple estu facile iri de unu ekrano al la alia, aldoni novajn produktojn, estu eblo povi fari la maksimumon nur per klavaro, sen la uzo de muso.

 

Teknike:

  1. Ĝi ĉiukaze devas uzi sur “php” bazitan teknologion, kaj preferatas kiel baza programlingvo minimume php5 kaj la uzo de mysql-datumbazo.
  2. La kreado devos baziĝi sur interne kreata datumbazo. Estu 2 ebloj konektiĝi al la datumbazo :
    1. Rekta konekto
    2. Tra REST- aŭ SOAP-interfaco (prefere REST)
  3. La datumbazo devos esti sinkronizita kun la retejo.
  4. La datumbazo per la ebloj kiujn ĝi permesas, estu ankaŭ gvidmaterialo por la kreado de la retejo.
  5. La administra sistemo estu prefere bazita sur Dolibarr aŭ simila sistemo; parto de la laboroj antaŭvideble estos krei ligon inter la ĉefdatumbazo, la retejo kaj la interna administra sistemo de UEA.

 

Kondiĉoj de kandidatiĝo:

Limdato por sendi la konceptnoton: la 26-a de februaro 2017.

Ni atendas de la propono :

  1. planitan strukturon
  2. priskribon de la elektitaj teknologioj kaj de la ĝenerala arkitekturo
  3. la mejloŝtonojn de la realigo
  4. takson de la kostoj
  5. laŭeble modelon de la projekto (ĉefe taksota laŭ la grafika aspekto)

La kandidato akceptas, ke:

  1. kaze ke elektita, la kodo apartenos al UEA
  2. povas okazi, ke la priskribanto elektos plurajn gajnantojn pri la diversaj partoj, kaj petos kunlaboron

 

La kandidatiĝojn ni konsideros kiel bazon por posta pli detala diskuto kaj kreo de realigkontrakto.

 

Pliaj informoj troviĝas ĉi tie, la dokumento povas evolui laŭ la intertempe aperantaj diskutoj, ideoj.

 

Kaze ke vi havas demandojn, bonvolu starigi ilin ĉe forumo.esperanto.net, ni respondos al ĉiuj demandoj publike por travidebla procezo.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020