Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 671 (2017-02-17)
Nova paĝaro por la Zamenhof-Jaro

Per la Konkurso por paĝaro pri Zamenhof uea.org/gk/654a1 UEA havos novan plurlingvan paĝaron. La realigo de la paĝaro estos de Guillem Sevilla, magistro pri tipografio, profesia reteja dezajnisto kaj enpaĝigisto el Barcelono.

La strukturo de la retejo konsistus el 8 ĉefaj paĝoj:

  1. Hejma paĝo
  2. Vivo de Zamenhof
  3. Verkaro
  4. Fotoj
  5. Filmetoj
  6. Citaĵoj
  7. Idearo
  8. Kontakto/Kolofono

Teknike ĝi ebligos tradukon al pli ol 50 lingvoj, kaj depende de volontulaj tradukantoj, ni intencas prezenti la vivon kaj verkon de Zamenhof al plej multaj popoloj.


Ni bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al <zamenhofjaro100@.spamaĵo?gmail.com> aŭ en la oficiala forumo de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0.

La retejo estos preta en la komenco de marto, kaj la tradukado komenciĝos tuj poste.

Ni profitas la okazon por rememorigi vin, ke ni bezonos la helpon de ĉiuj por disvastigi la retejon kaj kontakti la gazetojn. Bonvolu legi ankaŭ nian Alvokon por labori por la Gazetara Kampanjo Zamenhofjaro uea.org/gk/668a1.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020