Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 683 (2017-05-12)
Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo

Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). El 17 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj kvar havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (Alcalde), Poliglotoj kaj novaj teorioj pri lingvoakirado (Charters kaj Lee), Pra-kolonia lingvopolitiko en Havajo (Fernández), Instruo de saĝuloj – malproksimorienta lernolibro (Zieba). La aliaj IKU-prelegoj traktos pri tre variaj temoj kiel Sanprizorgado de Orienta Medicino (Chong), Historio kaj evoluo de la kariljona muzikarto (Haazen), La matematiko de primnombroj (Lo Jacomo), Masa spektroskopio por studado de praaj klimataj ŝanĝiĝoj (Raola) kaj Clarence Bicknell, poeto, pionira esperantisto, sciencisto (Tonkin).

Aldone, pliaj 5 prelegoj okazos en la tria sesio de la Scienca Kafejo, kiu jam sukcese okazis en Lillo kaj Nitro, en kiuj la kongresanoj havos la ŝancon kleriĝi pri pliaj temoj, kiel Turismo kaj popolmigrado (Markus), Pilgrimado: religio kaj turismo (Nordenstorm), Ginsengo (Schicke), mapsimboloj kaj vojsignoj (Sibayama) kaj Kial nun modas antagonisto? (Striganova).

La plenaj resumoj estas legeblaj ĉe: http://uea.org/teko/IKU.

Jam la 25-an fojon aperos la IKU-Libro: pli ol 100-paĝa broŝuro kun la tekstoj de la IKU-prelegoj kaj resumoj de la Scienca Kafejo. Ĉi jare denove redaktos ĝin la IKU-sekretario, prof. Amri Wandel. Ĝi estos aĉetebla en la Libroservo, ĉe la prelegoj kaj eĉ dum la Movada Foiro, ĉe la IKU-tablo.

Kiel ĉiam, en la IKU-AIS-kursoj estos eblo ekzameniĝi kaj ricevi AIS-atestojn, kiuj estos disdonotaj publike dum la Scienca Forumo, publika prezentaĵo de la scienca agado en Esperantujo, komuna al IKU, AIS kaj Internacia Scienca Asocio Intenacia (ISAE), kiu sukcese okazis jam pasintjare en Nitro. En tiu forumo estos prezentitaj i.a. planoj por novaj juĝproceduro kaj kriterioj de la IKU-Komisiono, kunlaboro inter ISAE kaj AIS, la novaj retejoj de AIS kaj ISAE kaj la speciala studadsesio kiun AIS okazigos en septembro por la Zamenhof-Jaro en Varsovio (http://ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus34/).

El Gazetaraj Komunikoj

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)

Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca programo en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 731 (2018-04-03)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 674 (2017-02-22)

UEA invitas prelegi en la 70-a IKU-sesio en Seulo: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 666 (2017-01-27)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020