Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 692 (2017-07-17)
ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian

ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj.

 

La unua bulteno, redaktita de Asya Pereltsvaig, Ĵenja Amis kaj Humphrey Tonkin, estas nun havebla en la retejo de ESF: www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists. Oni planas aperigi la bultenon trifoje jare. Se vi interesiĝas ricevi ĉiun novan numeron retpoŝte kiel ligilon, bv. mendi ĝin skribante al la redakcio: ifi@.spamaĵo?esperantic.org.

 

Information for Interlinguists havos la saman enhavon kiel jam delonge ekzistanta kaj respektata Informilo por Interlingvistoj, redaktita dum multaj jaroj de Detlev Blanke, kiu forpasis pasintjare. La tri redaktoroj de Information for Interlinguists estos respondecaj pri ambaŭ publikaĵoj. Informilo por Interlingvistoj estas publikaĵo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) eldonata sub la aŭspicioj de ESF.

 

D-ro Blanke, kiu emeritiĝis antaŭ iom da tempo de sia posteno kiel preleganto pri interlingvistiko ĉe la universitato Humboldt en Berlino, redaktis la kolekton de 99 numeroj de Informilo por Interlingvistoj. La 100-a numero, kiu konsistas el la indekso de ĉiuj 99 numeroj, estas havebla rete: http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2015/09/IPI_Indekso_1-99.pdf. Pluraj el la antaŭaj numeroj estas haveblaj en la retejo de ESF, kiu nun kolektas la mankantajn numerojn kaj baldaŭ metos ankaŭ ilin en la retan arĥivon de IpI ĉe esperantic.org.

 

Informilo por Interlingvistoj 101, la unua numero sub la nova redaktoreco, ĵus aperis rete: http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2015/09/IpI-101_2017.pdf. Se vi ŝatus ricevi informon pri ĉiu nova IpI-numero, kun la ligilo, bv. skribi al ipi@.spamaĵo?uea.org .

 

La bultenoj, kompreneble, estos tiom bonaj, kiom la informoj, kiujn ni ricevas. Bv. sendi al ni novaĵojn, notojn pri konferencoj, detalojn pri la rilataj lastatempaj publikaĵoj ktp: ifi@.spamaĵo?esperantic.org.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 769 (2018-12-04)

50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
Gazetaraj Komunikoj n-ro 751 (2018-08-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020