Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 697 (2017-07-30)
UEA diplomis 8 elstarajn agantojn
En la Solena Fermo de la 102-a Universala Kongreso en Seulo estis anoncitaj la nomoj de 8 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:


Normand FLEURY (Kanado)

Motoro de la kebekia movado dum pli ol tridek jaroj, ĉeforganizanto interalie de la Internacia Junulara Kongreso en 1992 kaj la Tutamerika Kongreso de Esperanto en 2008.

 

Ronald GLOSSOP (Usono)

Profesoro pri paco-studoj, dum jardekoj aktiva verkisto kaj preleganto pri la rilatoj inter Esperanto, paco kaj internacia kompreniĝo.

 

Halina KOMAR (Pollando)

Elstara aktivulo pri informado, i.a. kadre de la ekonomiaj pintkunvenoj en Krynica, la muzikfestivalo Woodstock, la pola parlamento kaj medioj de la t.n. Tria Aĝo.

 

Jonas MARX (arta, Germanio)

Majstro de repa muzika stilo en Esperanto, kies koncertoj entuziasmigas junan kaj ankaŭ ne tiel junan publikon.

 

Germian PIRLOT (Belgio)

Aktivulo pri instruado dum multaj jaroj, i.a. efika helpanto por la instruado de Esperanto en Afriko kaj senlaca kompilanto de registro de Esperanto-kursoj tutmonde.

 

Jérémie SABIYUMVA (Burundo)

Talenta motoro de la movado en Burundo, unu el la plej viglaj landaj movadoj en Afriko, kaj aktiva kunlaboranto pri la tutafrika movado.

 

Eduardo VIVANCOS (Kanado)

Instruisto kaj varbanto por la movado dum ok jardekoj, inkluzive de la plej malfacilaj kondiĉoj en malliberejoj kaj koncentrejoj; ankaŭ aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda.

 

WANG Minhao (Ĉinio)

Multjara motoro de la movado en Ŝanhajo, talenta instruisto kaj ĉeforganizanto de pluraj internaciaj kongresoj inkluzive de Internacia Fervojista Kongreso en 2015.

 

El Gazetaraj Komunikoj

UEA diplomis 14 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 630 (2016-08-01)

UEA premiis dek du elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)

UEA premiis dek unu elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020