La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 47-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton la 25-an de novembro 2017. Tuj poste, dimanĉon la 26-an de novembro, okazos seminario pri informado. La 48-a Malferma Tago estos la 28-a de aprilo 2018.
La 47-a Malferma Tago estos pontoligo inter la finiĝanta Zamenhof-Jaro kaj la komenciĝanta Jaro de la Esperanta Kulturo. Niaj ĉefprelegantoj ĉi-foje estos Roman Dobrzyński (Zamenhof en Varsovio), Spomenka Štimec (Renkonte al la Jaro de la Esperanta Kulturo - En slava fokuso: Vasilij Eroŝenko) kaj Amri Wandel (Kosmo kaj ni: novaj perspektivoj de vivo ekstertera).
Por pliaj detaloj bonvolu sekvi nian Facebook-okazaĵon.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.
La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 833 (2019-11-15)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)