Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn - uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA - al 8 el la 12, kies petoj estis ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

 

La subvenciitoj ĉi-jare estis: Kolombia Esperanto-Ligo (231,05 €), Berlina Esperanto-Ligo (123,92 €), Slovakia Esperanto-Federacio (164,93 €), Brazila Esperanto-Ligo (224 €), Kuba Esperanto-Asocio (327,05 €), Asocio Solidareca Bonvolo (Kongo, DR, 61,00 €), Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (235,95 €), Triesta Esperanto-Asocio (Italio, 133,78 €).

 

Ankaŭ ĉi-jare ni ricevis konsiderindan kvanton da tre kvalitaj subvencipetoj el diversaj mondopartoj, kun signifa kresko de la nombro da petoj el Afriko - komentas Sara Spanò, Estrarano de UEA pri Kulturo - elekti la subvenciitojn estis tre malfacila tasko. Ni kuraĝigas ĉiujn koncernatojn respondi al la venontjara alvoko, aperonta kaj en la revuo Esperanto kaj kiel Gazetara Komuniko de UEA. Grava rekomendo: bv. legi tre atente la Regularon por Biblioteka Apogo Bachrich (https://uea.org/teko/regularoj/regularo_biblioteka_apogo) antaŭ ol sendi vian subvencipeton, tiel ke ĝi estu plene en linio kun la tie priskribitaj kriterioj.

 

Biblioteka Apogo Bachrich - starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo) - alfrontas unu el la plej senteblaj kulturaj bezonoj de la Esperanto-movado, subtenante Esperanto-bibliotekojn kiuj ne ricevas financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne havi sufiĉe da rimedoj por adekvate pligrandigi siajn kolektojn.

 

UEA laboras por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj kuraĝigas al pliaj tiukampaj iniciatoj.

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)

Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)

Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020