Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 714 (2017-11-07)
Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA

Universala Esperanto-Asocio serĉas novan oficiston, kiu helpos organizi la Universalajn Kongresojn. La laborloko estas en Roterdamo, Nederlando, la kontrakto validos ĝis la 30-a de septembro 2018.

Respondecoj:

  1. administrado de aliĝoj kaj mendoj de servoj kongresrilataj, korespondado kun la interesatoj partopreni la UK-on kaj solvado de iliaj problemoj, laŭ la gvidlinoj de la Kongresa Fako kaj konsultiĝo kun la Konstanta Kongresa Sekretario.
  2. preteco vojaĝi al la UK-oj kaj labori dum la kongreso laŭ la bezono, dum malsimilaj horoj ol en la oficejo.
  3. dissendo de materialoj al la kongresanoj, antaŭ kaj post la UK.
  4. helpo en la ĝenerala administrado en la Centra Oficejo kaj rilatado kun membroj.
  5. helpo en la prizorgo de la sociaj retejoj de UEA.
  6. aliaj laboroj laŭbezone (fizikaj laboroj kiel ekz. skatolportado, laboroj pri la domo).

Kvalifikoj kaj personaj kvalitoj:

  1. flua rego de Esperanto (je C1-nivelo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro)
  2. almenaŭ skriba rego de la angla; rego de aliaj lingvoj estas tre dezirinda
  3. bona kapablo labori sub streĉo kaj problemsolvi ĉu sole, ĉu grupe
  4. preti labori kromhorojn, por la sukceso de la UK
  5. bona rilatado kun membroj, klientoj
  6. komforta uzo de komputilo kaj komputilaj programoj
  7. tajprapideco estu pli alta ol po 40 vortoj minute

Limdato por kandidatiĝi estas la 30-a de novembro 2017.

Bonvolu sendi viajn unupaĝajn vivresumon kaj motivleteron al la retadreso: direktoro@.spamaĵo?co.uea.org . Kaze de demandoj pri la posteno, bonvolu skribi al la sama adreso: direktoro@.spamaĵo?co.uea.org . Ĉiuj senditaj kandidatiĝoj estos konfidence traktitaj.

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)

Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo kadre de la 2-a VK, la 21-an de julio, 2021, 15h-17h UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 962 (2021-07-03)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)

Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 931 (2021-02-22)

Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 927 (2021-01-30)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021