Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 715 (2017-11-09)
UEA serĉas redaktantojn por Esperanto.net

Nia retejo http://esperanto.net/eo/ estas renovigita kaj nun pli riĉa, bunta kaj alloga al la ekstera publiko. Ĝi havas bazajn informojn pri nia lingvo, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti naciajn aŭ lokajn asociojn.

Ni serĉas homojn, kiuj lerte kapablas uzi komputilon por kontakti tradukantojn kaj sendi al ili la tradukendajn tekstojn. Vi ne verkos nek tradukos tekstojn, vi simple afiŝos pretajn tradukojn en la retejo. La redaktantoj laboros sub la respondeco de la estrarano pri informado kaj ĉiu redaktanto povos zorgi pri pluraj tradukantoj.

Post la afiŝado vi devos kontakti la koncernajn landajn asociojn por informi pri la nova traduko en la retejo kaj inviti ilin al kontrolado. Vi ne devas esti komputilisto, sed atentema redaktanto.

Vi povas vidi detalojn pri la laboro ĉe http://tinyurl.com/redaktanto.

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bonvolu sendi informojn pri vi (kapabloj kaj lingvokonoj) al esperantonet @ co.uea.org.

Bonvolu mencii kiom da tempo vi planas uzi por la tasko, kiajn rimedojn kaj eventualajn kompensojn vi bezonus, kiom kostus la ĝisdatigo de unu lingvo kaj kiom da lingvoj vi pretus ĝisdatigi.

El Gazetaraj Komunikoj

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)

UEA serĉas novan Estraranon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 740 (2018-07-18)

Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 726 (2018-02-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020