Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 751 (2018-08-17)
50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF

Dum la fermo de la UK en Lisbono, UEA speciale honorigis la usonan fondaĵon ESF pro 50 jaroj da elstara agado. Fondita en 1968, ESF (en la angla: Esperantic Studies Foundation) celas antaŭenigi lingvan justecon kaj lingvan komunikadon, kun speciala atento al Esperanto. Pro ĝiaj grandaj kontribuoj al la movado, precipe en la lastaj dudek jaroj, la Prezidanto de UEA petis la ĉeestantajn estraranojn kaj kunlaborantojn de ESF veni sur la podion por ricevi la aplaŭdojn de la publiko.

Dum tridek jaroj post ĝia fondo, la rimedoj kaj agado de ESF iom post iom kreskis, danke al donacoj kaj heredaĵoj de diversaj esperantistoj. Ekde la jaro 2000, pro heredaĵo de esperantista paro Bill kaj Cathy Schulze, ĝi komencis pli grandskalan aktivecon ankaŭ sur la tereno de lernado kaj instruado de Esperanto. Ĝi financis centojn da diversaj projektoj, interalie

- ellaboron de la edukaj retejoj lernu.net kaj edukado.net,
- kreon de skriba korpuso de Esperanto: tekstaro.com,
- plurajn Nitobe-simpoziojn (plej lasta el kiuj okazis ĉi-jare en Lisbono),
- kreon de la dokumentfilmo The Universal Language kaj la videokurso Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo (havebla plene ĉe YouTube),
- starigon de Esperanto-ekzamenoj laŭ la KER (Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj),
- kaj de CED-fonduso por subteni studojn pri Esperanto kaj interlingvistiko.

ESF daŭre subtenas la postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologio en Poznano, NASK – Nord-Amerikan Someran Kursaron – altnivelajn studojn de Esperanto en Usono, donas plurajn stipendojn al esploristoj por esploroj kaj publikigo, kaj subtenas la laboron de la redaktorino de Edukado.net per ĉiumonata honorario.

Trezoro Huang Yinbao, UEA-estrarano kaj la redaktoro de la Esperanta eldono de Unesko-kuriero, speciale dankis al ESF pro la subteno de kernaj agadoj kaj servoj de UEA, kiel la Biblioteko Hodler, la Katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kaj Unesko-kuriero mem. Trezoro menciis, ke UEA plurfoje donis Diplomojn pro Elstara Agado al projektoj kaj homoj, kiujn ESF finance subtenis. “Hodiaŭ ni volas honori la fondaĵon mem, kiu donis la bazon por tiom da valoraj projektoj. La literoj ESF povas havi multajn signifojn. Mi proponas, ke plej trafe, ESF devas signifi ‘Elstare Sukcesa Financado’.”

Humphrey Tonkin, kunfondinto kaj la nuna prezidanto de ESF, rimarkis, ke zorga kaj konservema traktado de la financaj rimedoj ebligis, ke hodiaŭ per la fruktoj de tiu kapitalo, ESF povas disdoni preskaŭ kvaronmilionon da dolaroj en diversspecaj subvencioj ĉiujare. Li ankaŭ rimarkis ke ĝuste nun, sojle al la 75-jara datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, la demando pri lingva justeco fariĝas pli kaj pli brula. D-ro Tonkin substrekis, ke la sukceso de ESF ne estus ebla sen la kapitalo malantaŭ ĝi, kaj invitis la ĉeestantojn subteni per donacoj kaj UEA-n, kaj ESF-on, kaj ideale ambaŭ, “ĉar mono ebligas sukceson. Do, al la venontaj 150 jaroj da sukceso!”

Spektu la videojn de la honorigo ĉe Facebook-paĝo de ESF: https://www.facebook.com/pg/esperantic/videos. Por trovi pliajn informojn, ekscii pri la eventualaj subvencioj por via projekto, fari donacojn ktp., bv. viziti la retejon de ESF: www.esperantic.org (legu la aktualan jarraporton de ESF).

El Gazetaraj Komunikoj

12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 816 (2019-07-29)

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 775 (2018-12-31)

Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 756 (2018-09-19)

14 elstaraj agantoj diplomitaj en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 746 (2018-08-08)

La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 730 (2018-04-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020