Jam aperis en Revuo Esperanto n-ro 11/2018 (novembro) kaj en la retejo https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj la alvoko al la Belartaj Konkursoj de UEA, kiuj en 2019 atingos sian 70-an okazigon. La konkursoj okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, kun la celo evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la venontjara eldono estas la 31-a de marto 2019, kaj la rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unupersonaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.
Oni sendu po unu tajpita ekzemplero de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso:
Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj po 125 €.
La Belartajn Konkursojn subtenas Belarta Fondaĵo de UEA. Pro tio ni varme invitas donacemulojn al kontribuo al Belarta Fondaĵo, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj aŭ https://uea.org/asocio/fondajhoj.
Fine UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo al la UK daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo
Pli da informoj oni trovas en Revuo Esperanto n-ro 11/2018 (novembro) kaj en la retejo https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)