Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn — uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA — al 15 bibliotekoj okaze de la jara alvoko de 2018, pozitive konsiderante ĉiujn petojn ricevitajn en la pasinta jaro. El tiuj 15 petoj, 2 povis esti tute plenumitaj kaj la aliaj 13 estis parte plenumitaj.

La subvenciitoj de 2018 estis: Flandra Esperanto-Ligo, Belgio — € 112,02; Centre d’Orphelinat La Providence, Benino — € 91,75; Esperanto-Klubo Kariri, Brazilo — € 110,50; Biblioteko Jerônimo dos Santos (Potigvara Esperanto-Asocio), Brazilo — € 108,75; Biblioteko Carlos Domingues (Brazila Esperanto-Ligo), Brazilo — € 111,05; Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo — € 108,25; Esplora Societo Auta de Souza, Brazilo — € 82,00; Esperanto-Muzeo en Svytavy (Ĉeĥa Esperanto-Asocio), Ĉeĥio — € 107,20; Esperanto-Kulturdomo Kastelo Greziljono, Francio — € 107,78; Espoteko (Berlina Esperanto-Ligo, Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio), Germanio — € 106,32; Interkultura Centro Herzberg, Germanio — € 103,87; Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio), Hispanio — € 109,60; Triesta Esperanto-Asocio, Italio — € 106,42; Moskva Esperanto-Biblioteko, Rusio — € 111,00; kaj Klubo Verda Stelano, Ugando — € 142,95.

UEA ricevis por 2018 konsiderindan kvanton da tre kvalitaj subvencipetoj el Eŭropo, Afriko (Benino kaj Ugando) kaj Ameriko (Brazilo), kun signifa kresko de la nombro da petoj el Brazilo. La komisiono, kiu pritraktis la petojn, konsideris plenumon, eĉ se parta, por ĉiuj.

La Regularon por la Biblioteka Apogo Bachrich oni trovas ĉe: https://uea.org/teko/regularoj/regularo_biblioteka_apogo.

La Biblioteka Apogo Bachrich — starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo) — alfrontas unu el la plej senteblaj kulturaj bezonoj de la Esperanto-movado, subtenante Esperanto-bibliotekojn ne ricevantajn financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne havi sufiĉe da rimedoj por adekvate pligrandigi siajn kolektojn.

UEA laboradas por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj kuraĝigas al pliaj tiukampaj iniciatoj. Donacoj tiucelaj estas tre bonvenaj por Fondaĵoj Afriko, Ameriko kaj Kultura Evoluigo. Kiel donaci oni trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj.

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)

Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020