Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 789 (2019-03-26)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan E-komunumon por la 50-a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La programo de la 50-a Malferma Tago kalkulas i.a. je reprezentantoj de la CO, UEA kaj TEJO, kun konsiderinda ĉeesto de la Estraro. El la prelegontoj kvar estis honore titolitaj kiel Esperantisto de la Jaro: Trezoro Huang Yinbao (2017), Stefan MacGill (2016), Mark Fettes (2013) kaj Katalin Kovats (2010). Konatiĝu kun la programo de la tago kaj nepre ĉeestu tiun jubilean Malferman Tagon:

10:00-10:30: Akcepto kaj libera tempo por unua kafumado kaj vizito al libroservo de UEA
10:30-10:50: Ionel Oneţ - Libroservaj novaĵoj
11:00-11:40: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (Revuo Esperanto) - Prelego "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?"
11:50-12:30: Manuela Burghelea (TEJO) - Prelego "Tutmondaj Voĉoj: civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj"
12:30-13:40: Tagmanĝa paŭzo
13:40-14:00: Trezoro Huang Yinbao (UEA) - Informo pri Unesko-Kuriero: disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto
14:00-14:50: Katalin Kováts (Edukado.net) - Prelego "Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj"
14:50-15:20: Stefan MacGill (UEA) - Prelego "Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo"
15:30-16:10: Mark Fettes (UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”
16:10-16:40: Dialoga momento kun la Estraroj de UEA kaj TEJO
16:40-17:00: Libera tempo por lasta kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA

Vi povas cetere konfirmi vian ĉeeston kaj diskonigi la eventon per Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/

Kiel tradicie, senpaga kafo kaj teo disponeblos la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj en la libroservo la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato por ĉiuj titoloj. Nepre partoprenindan tagon en la domo de la esperantistoj la stabo de la Centra Oficejo preparas por ĉiuj.

Sponsoru la Jubilean Malferman Tagon

Organizoj kaj individuoj per malgrandaj sumoj estas bonvenaj sponsori tiun gravan eventon. Kvankam la Malferma Tago estas tute senpaga al partoprenantoj, UEA havas kostojn rilatajn al presado de programo kaj informiloj, provizo de trinkaĵoj, luo de seĝoj, subvencioj al specialaj gastoj kaj aliaj. Organizoj kaj individuoj rajtas proponi sponsoradon al specifaj necesoj aŭ ĝeneralan sponsoradon. Donacoj al la ĝenerala Kaso de UEA ankaŭ estas same bonvenaj. La kostoj de ĉiu specifa elspezo kutime varias inter 50 kaj 100 EUR. Se ne estos indikita neaperigo de nomoj, la organizantoj anoncos la sponsorojn kaj donacantojn al la ĉeestanta publiko kaj aperigos ties nomojn sur la presitajn kaj elektronikajn materialojn. Tial tiu sponsoreblo ankaŭ estas bona okazo omaĝi karajn homojn. Por donaci aliru: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso (bv. indiki "50-a MT" dum via donacado). Por detaloj pri sponsorado kaj specifaj elspezoj bv. sin turni al Fernando Maia Jr. <fmaiajr@.spamaĵo?gmail.com>, Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, kaj al Saïd Balouchi <said@.spamaĵo?co.uea.org>.

El Gazetaraj Komunikoj

Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)

MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro, la 20-an de junio (Programo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 888 (2020-06-19)

Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)

Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020