Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 806 (2019-06-15)
UEA kongresos en Belfasto, Nord-Irlando, en 2021

Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la "smeraldan insulon", Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas konsiderata kiel unu el la plej sekuraj urboj en la brita insularo.

Konante la malmultecon de la lokaj movadaj fortoj, UEA traktis rekte kun la urbo pri la kondiĉoj de la invito kaj ricevis tre favoran oferton de kongresejo en Queen's University (la Reĝina Universitato) kaj kongresan subvencion de la turisma buroo Tourism Northern Ireland kaj de la Belfasta Urba Konsilantaro. Membroj de la loka grupo en Belfasto jam donis plurajn praktikajn konsilojn pri la organizado kaj esprimis sian pretecon helpi pri ĉiuspecaj lokaj aferoj. "Belfasto ja estas surpriza, sed bonega interesa elekto", ili komentis.


Ankaŭ Joy Davies, la sekretario de Esperanto-Asocio de Irlando, mesaĝis pri sia subteno: "En Irlando estas nun malmultaj organizitaj esperantistoj, sed ni bonvenigas la kongreson kaj certe helpos, kiom ni povos. Ni esperas, ke ĝi allogos novajn lernantojn, parolantojn kaj apogantojn de la lingvo al nia asocio". D-ro Séan O’Riain, irlanda diplomato, kiu aktivas interalie en Eŭropa Esperanto-Unio, komentis: "Mia unua reago estas forte pozitiva. Kompreneble mi ĉion faros por antaŭenigi la kongreson". El Britio D-ro Geoffrey Greatrex reagis kun simila entuziasmo: "Kiel antaŭa prezidanto de EAB, mi tre fieras kaj kontentas pri la planata UK en Nord-Irlando, la unua en la irlanda insulo kaj pli ol 30 jarojn post la lasta UK en la brita insularo".

La 106-a UK estas planata por okazi de la 17-a ĝis 24-a de julio.

Dume, se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, konsideru tion fari pere de nia reta aliĝilo ĝis la 15-a de junio: https://uea.org/kongresoj/alighilo (post tiu dato bv. aliĝi rekte surloke en la kongresejo).

El Gazetaraj Komunikoj

"Vivanta naturo, floranta kulturo": kongresa temo de la 104-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 764 (2018-11-02)

La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)

François Grin prelegos pri la kongresa temo en Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 218 (2005-10-26)

Monda kongreso pri lingvodiverseco, daŭripova evoluo kaj paco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 181 (2004-06-06)

Kio furoris en la kongresa libroservo en Tel-Avivo?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 108 (2000-12-06)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020