Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 815 (2019-07-28)
Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes

La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.


Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al:

Heidi Goes.

 

Heidi naskiĝis en Belgio en 1976. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 29 jaroj, en 1990. Kiam ŝi finis mezlernejon en Belgio, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian kaj same pri la loka kaj islama kulturo.


Post reveno al Belgio ŝi decidis studi afrikajn lingvojn kaj kulturojn, kaj ŝia licencia diplomverkaĵo temis pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko, verkita en la nederlanda. En 2007, la traduko en Esperanton de tiu diplomverkaĵo fariĝis ŝia unua libro, “Afero de espero”, eldonita de UEA. Tuj post la lanĉo de tiu libro, Heidi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, pro la kombino de tiu ligilo al Indonezio kaj sia propra esploremo.

 

En 2009 ŝi revenis al Indonezio, por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, instigita de LEE Jungkee, tiam prezidanto de KAEM, plej multe da tempo ŝi uzis por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instruvojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post la dua vojaĝo. En 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. Ekeldoniĝis bulteno. La sekva paŝo estis finfine Indonezia Esperanto-Kongreso en 2013. Efektive ŝiaj esploroj pri mortinta movado kaj sindonemo al instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de tuta landa movado.


En marto 2013 ŝi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Dua kaj tria vojaĝoj por instrui tie okazis en 2014 kaj 2016. En 2018 aperis ŝia plej lasta libro, “Movadaj insuletoj”, ankaŭ eldonita de UEA. En 2018 ŝi ankaŭ instruis en Maroko kaj ekde marto 2019 ŝi komencis instrui en Angolo, ĉefe al ontaj instruistinoj.

 

Per tiu premio UEA celas rekoni ŝian kuraĝon, entuziasmon kaj sindonemon samkiel ŝian profundan esperon pri la kampo de Edukado kaj ŝian admirindan esploremon.

El Gazetaraj Komunikoj

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)

Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)

Premio Deguĉi al Stano Marček
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020