Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 819 (2019-08-24)
UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado

UEA bonvenigas kaj subtenas la Helsinki-iniciaton por plurlingveco en la scienca komunikado, kiu pledas por lingva diverseco en gravaj terenoj de scienca agado:

  • Disvastigo de esplorrezultoj
  • Nacia kaj nacilingva publikigo de loka esplorado
  • Pritraktado kaj sponsorado de esplorado

Aparte UEA rekonas la gravecon de plurlingva interkomunikado en scienca esplorado kaj kunlaboro, kun diverslingva diskonigado de sciencaj rezultoj.

Tion UEA konsideras esenca por malaltigi la lingvajn barojn kaj mildigi la lingvan diskriminacion kontraŭ sciencistoj kaj esploristoj, kiuj ne sufiĉe bone regas la anglan lingvon, en kiu nuntempe okazas la plejmulto de la internacia scienca aktiveco kiel kunvenoj kaj ĵurnaloj.

UEA fieras pri sia propra ekzemplo de plurlingveca scienca publicado kadre de la Internacia Kongresa Universitato, kiu jam pli ol dudek jarojn disponigas altkvalitajn sciencajn tekstojn en la formo de IKU-libro, regule aperanta en la Universala Kongreso, kun resumoj en kvar aŭ kvin lingvoj (https://uea.org/teko/IKU).

Krome menciindas la plurlingveca scienca eldonado de du Fakaj Asocioj: UMEA, kies organo, Medicina Internacia Revuo, aperigas artikolojn en pluraj lingvoj, kun resumoj en la angla kaj Esperanto, kaj ISAE, en kies longtempa Scienca Revuo aperas sciencaj artikoloj, kutime en Esperanto. Alia plurlingva scienca organizaĵo, kiu rilatas al Esperanto estas Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu okazigas universitatajn studsesiojn en pluraj lingvoj, ofte en Esperanto. Jam 25 jarojn, kunlabore kun UEA, ĝi aŭspicias la komunajn IKU-AIS sesiojn dum la UK.

Gravas en tiu kunteksto ankaŭ la subteno de Esperantic Studies Fonduso (ESF), kiu stipendias plurlingvajn sciencajn iniciatojn, kiel la interlingvistikaj kursoj de Poznano. Institucioj kiel la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Biblioteko en Vieno kaj la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB) havas grandajn kolektojn de sciencaj kaj alitemaj tekstoj en pluraj lingvoj, grandparte en aŭ rilataj al Esperanto.

UEA proponas al siaj kunlaborantoj, aktivuloj kaj membroj, aparte al tiuj, kiuj rilatas al sciencaj, edukaj kaj lingvaj temoj, legi la alvokon ĉe https://www.helsinki-initiative.org/eo kaj subskribi ĝin ĉe https://www.helsinki-initiative.org/eo/sign

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)

Riĉa scienca programo en Nitro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 615 (2016-05-18)

La Rejkjavika UK diskutos pri justa komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 482 (2012-11-28)

Kontakto pri Egiptio kaj komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 32 (1999-07-05)

Esperanto en internacia terminologiscienca konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 14 (1998-09-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020