Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 825 (2019-09-20)
Mesaĝo al la esperantistaro okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2019

Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj.

La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado, klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia justeco.

La 13-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Agado pri Klimato”, alvokas al tuja agado por malaltigi varmigajn emisiojn, kreskigi klimatan ŝanĝoreziston, kaj plibonigi klerigon pri klimata ŝanĝiĝo.

“Klimata Agado por Paco” estos do la temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Paco.

La temo atentigas pri la graveco kontraŭstari klimatŝanĝiĝon por protekti kaj disvastigi pacon tra la mondo. Klimatŝanĝiĝo pligrandigas minacojn kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco. Naturaj katastrofoj dislokas trioble pli da homoj ol dislokas militaj konfliktoj. La saligo de akvo kaj rikoltoj endanĝerigas nutraĵan sekurecon, kaj ties negativa efiko je publika sano daŭre altiĝas. Kreskantaj streĉitecoj pri naturaj rimedoj kaj pro amasa moviĝo de homoj evidentas ĉiulande en ĉiu kontinento.

Paco estos atingebla nur se okazos konkreta agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon. La 23-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj kunvenigos Pintkonferencon pri Klimata Agado, kun konkretaj kaj realismaj planoj por pli rapida agado al plenumo de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.

La Esperanto-movado, per sia tutmonda reto de komunikado, povas ludi signifan rolon en la pozitiva agado por paco kaj klimato. Ni alvokas al esperantistoj ĉie en la mondo dediĉi sian atenton, okaze de la Internacia Jaro de Paco, al tiu ĉi esenca demando. Sendu viajn ideojn, kaj raportu pri via agado, pere de #PeaceDay kaj #ClimateAction – kaj al info@.spamaĵo?esperantoporun.org.

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)

Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Mesaĝo de TADEN kaj UEA okaze de la Monda Tago sen Tabako, 31 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 881 (2020-05-31)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 876 (2020-05-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020