Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020

Bv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel (amri@.spamaĵo?huji.ac.il) plej laste la 15-an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Bv. indiki, ĉu via IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS kurso, kiu konsistos el la IKU-prelego kaj du kromaj prelegoj.

La proponoj estos prijuĝitaj de profesia ĵurio kaj respondoj estas antaŭvidataj en marto. Proponoj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de la efektiva okazigo de la prelego kaj duono - de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro, kiu aperos fine de majo 2020 en formato simila al la IKU-libroj de la
antaŭaj jaroj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020