Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 845 (2020-01-30)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado".

Kanado estas oficiale dulingva, sed kiom multe en la realo? Usono ne estas oficiale unulingva, sed estis dum multa tempo kaj nun la situacio ŝanĝiĝas. Ĉu jam la hispana estas dua lingvo en Usono? En pluraj aziaj, afrikaj kaj eûropaj regionoj, homoj kutime posedas tri-kvar lingvojn je nivelo C-1, sed ĉu tio estas dezirinda kaj efikaj por la cetero de la homaro? Kiu estas la rolo de dulingva edukado? Ĉu ekzistas realaj limoj rilate la aĝon kiam homoj povas fariĝi du- aŭ multllingvaj? Ĉu, finfine, la Esperanto-movado restu ĉampiono de universala dulingvismo laŭ la devizo: "Ĉiu popolo kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj". Jen kelkaj el la demanoj pritraktotaj, ni esperas ankoraŭ trovi pliajn interesajn tiurilatajn temojn.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@.spamaĵo?kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2020.

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020