[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon.
Kiam L.L. Zamenhof kreis Esperanton, en 1887, li revis pri mondo unuigita de komunikado trans etnaj lingvoj por krei tion, kio fariĝu unu tutmonda familio. Tra la jaroj lian idealismon kontraŭis la insista emfazo de multaj niaj gvidantoj pri malsameco kontraŭ simileco, kaj sendependeco kontraŭ kunlaboro. Sukcesaj familioj scias kiel partopreni, kiel komunikiĝi kaj kiel toleri diferencon. La familio restas modelo de tio, kion ni povus atingi en malferma, demokratia, kunlaborema mondo. Ni alvokas al parolantoj de Esperanto, ke ili laboru por atingi tiun idealon, kaj al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi daŭrigu kaj intensigu sian laboron por familioj kaj infanoj ĉie en la mondo. Neniam estis epoko, kiam espero estas pli grava ol nun, kaj esperoplena agado pli gravas ol senpensa dividiĝo. Per Esperanto, la lingvo de espero, nia Asocio laboras por unuigi la mondon cele al pli bona kaj pli humana morgaŭo.
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)