Eĉ se la montreala UK de 2020 devis esti prokrastita al 2022, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto – precize en la datoj, kiam devis okazi la 105-a UK –, enhavos multe da kontribuoj el Montrealo kaj Kanado, por memorigi la partoprenantaron pri tio, kio devus okazi en Kanado ĉi-jare kaj ankaŭ por doni al ili antaŭguston pri tio, kio okazos en 2022. Aliĝi al la VK eblas per vk.mondafest.net (senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 26-a de julio).
Krom la diversaj partoprenoj de Kanado jam aperintaj kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiel ĉe la Somera Inaŭguro, la Kanada Virtuala Kinejo kaj la Poŝtkarto de Espero, la VK havos unikajn kontribuojn:
Oni povas subteni tiun mirindan laboron per aliĝo al la VK kaj diskonigo de la aliĝilo: vk.mondafest.net - kaj same per donacoj al la kampanjo “2022 por 2022”, kiu celas simbole kolekti 2022 eŭrojn por Montrealo 2022 pere de la Poŝtkarto de Espero.
Planoj por 2022 jam antaŭeniras! La LKK de la montreala UK ne haltis. Se vi estas inter la aliĝintoj al la 105-a UK, alia ebleco subvencii nian agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per
Ĉi-semajne la VK sukcesis atingi la nombron de aliĝoj al la 105-a UK je marto 2020, kun nuntempe pli ol 824 aliĝoj.
La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 969 (2021-07-25)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo kadre de la 2-a VK, la 21-an de julio, 2021, 15h-17h UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 962 (2021-07-03)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)