UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko TIŠLJAR (1945-2020), la 8-an de septembro en Zagrebo. Komence de aŭgusto la Komitato de UEA elektis Zlatkon TIŠLJAR kiel Honoran Membron de la Asocio, dum la unua reta kunsido de sia Ĝenerala Kunveno, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).
Zlatko TIŠLJAR, naskiĝinta la 19-an de majo 1945, forpasis 75-jaraĝa. Ekde 1962 li aktive kaj modele sin dediĉis al Esperanto, unue ĉirkaŭ Zagrebo kaj en la studentaj kaj junularaj rondoj, laborinte surkampe de TEJO, kaj ankoraŭ freŝe ĉi-jare, internacie, ĉefe en la eŭropa kontinento. Lian imponan biografion eblas koni ĉe nia gazetara komuniko pri lia honora membriĝo (uea.org/gk/898) aŭ ĉe la artikolo pri li en Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Tišljar).
Pajo, kiel li estas konata inter esperantistoj, estis por ĉiuj ni unu el la grandaj aktivuloj de nia movado. Laŭ amikoj de la tuta mondo, li estis ekzemplo de esperantista personeco, homo, kiu plene reprezentis la idealojn de esperantismo: scivolema, bonkora, malferma, laborema, helpema, diligenta. Elstara esperantisto, li impresis pro siaj entuziasmo, firmeco kaj vigleco. Instruisto konata de miloj da lernintoj, preleganto konata de miloj da kolegoj, li estas memorata pro sia talento, klareco kaj parolmaniero, flua kaj eleganta. Li vere laboris por Esperanto ĝis mallonga tempo antaŭ sia forpaso, kiun la movado taksas kiel grandan perdon. UEA kuraĝigas al ĉiuj, ke oni strebu inspiriĝi de lia agado, plu laborante por nia Afero kaj honorigante la ekzemplon, kiun li lasas al ni. Nome de la tutmonda komunumo ni prezentas nian kondolencon al la familio kaj al la multaj geamikoj de Pajo tra la mondo.
Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)