Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 907 (2020-09-11)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La Juĝkomisiono de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn ĉiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

Kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) ni sciigas per tiu ĉi komuniko la ĉi-jaran premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.

La unua (kaj sola) premio (800 usonaj dolaroj) iras al Bertilo Wennergren (Svedio/Germanio). Li ricevas ĝin pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Per sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kiu en sia reta versio (bertilow.com/pmeg) staras jam je la 15-a versio, li kreis novan referencon por priskriba esperanta gramatiko. Uzante novigan, simplan terminologion kaj abundajn ekzemplojn el kvalitaj fontoj, tiu verko klarigas al komencantoj kaj al specialistoj ĉiujn aspektojn de la Esperanto-gramatiko. Wennergren krome kreis la retpaĝon Tekstaro (tekstaro.com), kiu ebligas la traserĉon kaj komparon de vasta literatura kaj gazetara tekstaro de pli ol 10 milionoj da vortoj. Temas pri grava ilo por la analizo de la efektiva lingvouzo kaj ĝia evoluo. Akademiano de 2001, Wennergren deĵoris kiel direktoro de la sekcioj pri Gramatiko kaj pri la Ĝenerala Vortaro. En tiu lasta funkcio li iniciatis kaj subskribis la 9-an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en 2007.

El Gazetaraj Komunikoj

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020