La temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21-an de septembro, estas “Formante Pacon Kune”. La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj de sia Ĉarto, por “savi estontajn generaciojn de la plago de milito”.
La Esperanto-movado, komunumo dediĉita al internacia dialogo pere de la Internacia Lingvo Esperanto, kun partoprenantoj en preskaŭ ĉiu mondoparto, jam delonge konsideras la konservadon kaj antaŭenigon de paco fundamenta al ĝiaj celoj. En la jaro 2020 ĝia virtuala Monda Festivalo de Esperanto havis kiel ĉefan temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Miloj da Esperanto-parolantoj el cento da landoj entiriĝis en la diskuton, kiu konsistigis rektan kaj plene malferman dialogon inter egaluloj, kiu transpontis la kontinentojn. Ĉefa inter la traktitaj demandoj estis “Kion ni povas fari kiel individuoj por antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon, kaj kiel ni povas helpi Unuiĝintajn Naciojn en ties serĉado de pli bona, pli paca kaj pli prospera mondo?” Konvinkite, ke paco inter la nacioj komenciĝas en la koroj de individuoj, ni promesis daŭrigi niajn strebojn atentigi la civilan socion pri la bezono de malferma dialogo en kiu la ago paroli estas parigita kun la ago aŭskulti, kaj aŭskulto kondukas al interkompreniĝo.
La jaro 2021 estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Ni esperas, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Nord-Irlando venontjare, se la pandemio tion ne malhelpos. Ĉiel ajn, ni povas jam nun certi, ke ni iniciatos tutmondan dialogon en 2021, pere de Esperanto, pri la graveco de konfido kaj de vojoj por ĝia antaŭenigo, ĉar nur pere de konfido ni povas atingi pacon kaj nur en paco ni povos fronti la danĝerojn de la estonteco kaj daŭrigi la progreson al pli bona mondo.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)