Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.
La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la montreala LKK antaŭ la Virtuala Kongreso. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE per akademio-literatura.org/ink aŭ mallonge.net/INK.
La teksto-proponoj devas havi maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Aŭtoroj povas sendi proponojn ĝis la 20-a de junio 2021 (sama tago, kiu markis la inaŭguron de MondaFest’ 2020) per specifa sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE: akademio-literatura.org/ink/sendoformularo. Proponoj devas nepre esti en Esperanto, neniam antaŭe publikigitaj, tamen ne nepre originale verkitaj en Esperanto: tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas, kio faras el INK interesan ilon por informi pri Esperanto al neesperantistaj verkistoj.
Interkultura ĵurio taksos la novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo, en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj. La prezenton de la konkurso dum la Printempa Inaŭguro, kiu kalkulis je speciala interveno de D-ro José Antonio Vergara el Ĉilio, oni povas re-spekti ĉi tie: youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 922 (2020-12-28)
Alvoko al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 915 (2020-11-26)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)