Ĉiujare, la 1-an de oktobro, tra la
pasintaj tridek jaroj, Unuiĝintaj Nacioj festis la Internacian Tagon de
Pli Aĝaj Personoj – tagon por memorigi pri iliaj atingoj kaj
atentigi pri ilia graveco en socio, sed ankaŭ por altiri atenton al la
problemoj kiujn tiom da pli aĝaj personoj frontas. Por fokusi nian atenton
pri tiuj demandoj, la Monda Organizo pri Sano (WHO/MOS) lastatempe deklaris
la jardekon 2020-2030 la Jardeko de Sana Aĝiĝo.
“Populacioj tra la mondo aĝiĝas pli rapide ol antaŭe,” la
MOS klarigas. La Tagordo 2030 de UN kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo
altigis kaj altigas la atenton al la situacio de pli aĝaj personoj, kiuj
tro ofte vivas en kondiĉoj de malriĉo (Celo 1), malsato (Celo 2), kaj
malsano (Celo 3). Samtempe, pli aĝaj personoj kiuj vivas en relative bona
stato kaj kiuj ofte havas je sia dispono tempon kaj energion, povas esti
potenca forto por plenumo de ĉiuj 17 Celoj, se ni povas bone mobilizi
ilin.
“Jardeko de kunordigita tutmonda agado pri Sana
Aĝiĝo estas urĝe bezonata,” laŭ MOS. “Jam, estas pli ol unu
miliardo da homoj 60-jaraj aŭ pli, kaj ili plejparte loĝas en landoj de
malalta aŭ mezalta elspezo. Multaj ne havas aliron eĉ al la bazaj rimedoj
necesaj por vivi vivon de signifo kaj digno. Multaj aliaj frontas abundajn
barilojn kiuj malhelpas ilian plenan partoprenon en socio.”
“La Jardeko de Sana Aĝiĝo (2020-2030) estas okazo por kunvenigi
registarojn, civilan socion, internaciajn agentejojn, profesiulojn,
universitatojn, amasmediojn kaj la privatan sektoron por sin dediĉi al dek
jaroj da kunordigita, kataliza kaj kunlabora agado por plibonigi la vivojn
de pli aĝaj personoj, iliaj familioj kaj la komunumoj kie ili
loĝas.” [ www.who.int/ageing/decade-of-healthy-ageing
]
Universala Esperanto-Asocio estas fiera pri sia agado inter
homoj de ĉiuj aĝoj, sed tute aparte pri siaj pli aĝaj membroj, kiuj
dediĉas sin al laboro por la publika bono, edukas sin pri la internacia
vivo kaj laboras por plibonigi la rilatojn inter la diversaj nacioj. Uzante
Esperanton, ili formas kontaktojn kaj amikecojn trans la baroj de lingvoj
kaj signife kontribuas al la kreo de internaciaj kompreniĝo kaj
interrilato.
Okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj,
la Asocio gratulas la Mondan Organizon pri Sano pro ties laboro por pli
aĝaj personoj kaj ree emfazas sian pretecon kunlabori kun UN, UNESKO kaj
aliaj internaciaj organoj por plibonigi la sorton de la pli aĝaj civitanoj
de la mondo.
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1028 (2022-03-07)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)