Kadre de la 106-a UK en Belfasto okazos la
74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. La rektoro estos prof.
Michele Gazzola kaj helpos al li prof. Reinhold Medina. UEA invitas
profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn
pri prelegoj al la IKU-sekretario (
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj
taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la
prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol
unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti
utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti
kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos
rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de
ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la
fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj
kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: uea.org/kongresoj/universitato.
Proponoj por la hibrida IKU en Belfasto bonvenaj ĝis 31.1.2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 924 (2021-01-18)
106-a UK, Belfasto: kongresa temo, emblemo kaj unua aliĝperiodo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 920 (2020-12-16)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)