[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto
republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj
aliaj komunikiloj. Dankon! ]
La 24-a de oktobro, la Tago de
Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis
kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu
tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de
Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo
faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj,
konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.
Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne
kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas
adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj
inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj;
abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma
maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed
nesufiĉe pli bona.
Universala Esperanto-Asocio, la tutmonda
asocio de uzantoj kaj aktivuloj de la Internacia Lingvo Esperanto,
entuziasme partoprenis la rekonon de la 75-a Jubileo de Unuiĝintaj Nacioj,
organizante serion de virtualaj kunvenoj kun partopreno el cento da landoj
pri aspektoj de la laboro de UN, partoprenante ĝiajn enketojn kaj
formulante el tiuj aranĝoj serion da konkludoj celantaj helpi al UN
elplani la vojon antaŭen.
Nia asocio forte apogas la laboron de
UN por trovi solvojn al tutmondaj problemoj, precipe en la pandemia krizo
kiun ni nun trapasas. Ni iniciatis sisteman kampanjon por informi nian
tutmondan komunumon pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ties graveco,
kaj, tiucele, ni draste plifortigas niajn klopodojn mobilizi esperantistojn
tra la tuta mondo.
Unuavice, kaj akorde kun la Celoj por
Daŭripova Evoluigo, ni kredas, ke multflankaj demandoj postulas
multflankajn solvojn, en kiuj la naturo mem, la ordinara vivo de homoj,
familioj kaj lokaj komunumoj, kaj homaj inventemo kaj kreemo povu ĉiuj
kombiniĝi por krei pli bonan mondon.
Atingi tiujn celojn
postulas aktivan komunikadon en spirito egaleca – tian kian ni celas
per nia uzo de la Internacia Lingvo Esperanto. Nia komunumo subtenas
Unuiĝintajn Naciojn jam de ties komenciĝo, kaj ni daŭrigos nian subtenon
en la estontecon, ekzemplante kiel egaleco de komunikado kapablas
antaŭenigi egalecan kaj daŭripovan komprenon. Ni nin dediĉas al daŭra
partnereco kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun homoj de bona volo –
“Ni, la Popoloj” – tra la tuta mondo.
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 919 (2020-12-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 918 (2020-12-07)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)